Skolta centro VANAIVAN

La Skolta centro Vanaivan estas estrata per skolta centro en Kopřivnice, kiu estas la baza organiza unuo de Junák - Asocio de geskoltoj de Ĉeĥio. Skolta centro estis konstruita dum la jaroj 2008-2011 helpe de financaj rimedoj de EU kaj kun kontribuo de la urbo Kopřivnice.

Vanaivan konsistas el du bazaj partoj - la moderna konstruaĵo kaj ekstera ekipo. Ene de la konstruaĵo estas kelkaj klubejoj, prelega ĉambro, malgranda gimnastejo, komputila ĉambro kaj kompreneble kuirejeto, necesejoj kaj duŝejoj. Ekstera sporta kaj ripoziga ekipo konsistas el grimpa muro, ŝnurega sportejo, subĉiela gimnastejo, malgranda amfiteatro, ludejo kaj loko por tendaro. La tutan areon povas uzi ankaŭ handikapuloj kun rulseĝoj.

Vanaivan povas esti uzata por diversaj firmaaj eventoj kaj trejnadoj, por kursoj de teama kunlaboro, por ekologia edukado ktp. Ankaŭ ĝi servas kiel distra centro por lernejoj, junularaj organizoj kaj por vasta publiko. Dum somera ferio ĝi estas konvena loko por aranĝi tendarojn.

Ankaŭ ĉirkaŭaĵo de la centro proponas vicon da sportaj aktivecoj, ekzemple naĝejon, tegmentitan naĝejon, minigolfon, boŭlon, ĉevalan ranĉon kaj eĉ glisparaŝutado. La lokon povas ĝui ankaŭ biciklantoj, vintre ĝi estas konvena por skiado kaj skikurado.

Vi povas ankaŭ viziti multajn vidindajn historiajn lokojn, kiujn proponas Kopřivnice kun aŭtomobilaj juveloj de marko Tatra, la pitoreska urbeto Štramberk, la urbo Příbor de Freud aŭ la vilaĝo Hukvaldy, naskiĝloko de la muzika komponisto Leoš Janáček.

Junák – svaz skautů a skautek ČR
Středisko Kopřivnice, ev.č. 814.04
Komenského 1520
Kopřivnice, 742 21